Paska Ribelo
En la historio de Irlando, la Paska Ribelo estis respublikismeca revolucio-provo, kiu komenciĝis je Paska Lundo, ekde la 24-an ĝis la 29-an de aprilo 1916. La ribelon inspiris la Irlanda Respublikisma Frataro (angle la Irish Republican Brotherhood, aŭ IRB), kaj ĝi estis nesukcesa kloplodo faligi britan regadon en Irlando. Ĝin estris Pádraig Pearse kaj James Connolly de la partio Sinn Féin.
La Germana Imperio, batalanta kontraŭ Britio en la Unua mondmilito, sendis armilojn al IRB sed ilin kaptis britaj aŭtoritatuloj antaŭ la ribelo.
Spite al tio la ribelo progresis. Je la lunda mateno post la Paskotago de la jaro 1916, ĉirkaŭ 1,500 volontaj soldatoj (membroj de la organizoj Irish Volunteers (Irlandaj Volontuloj) kaj Irish Citizens' Army (Armeo de Irlandaj Civitanoj) kaptis la grandegan dublinan General Post Office (la ĝeneralan postejon), kaj aliajn konstruaĵojn dublinajn. La ribeluloj daŭris milojn da britaj soldatoj, kiuj sendiĝis por venki ilin, sed ene de kvin tagoj la ribelo pistiĝis. Multaj mortis: 220 civiluloj, 64 ribeluloj kaj 134 britaj soldatoj.
Pearse, Connolly kaj ĉirkaŭ dek aliaj ribelestroj poste ekzekutiĝis en la Prizono Kilmainham. Tre malmulte da la aliaj (inkluzive de Éamon De Valera, estonta irlanda prezidento) saviĝis danke al usona publikopinio. La ceterularo enprizoniĝis.
Ĝis la ekzekutoj, la ĝenerala publiko kontraŭis la ribelulojn, sed la readaj mortoj de la ribelestroj kaŭzis kontraŭecon irlandnacian al brita regado. Pro tio, la Paska Ribelo kelkfoje nomiĝas "la sukcesa malsukceso". Efektive ĝi estis la unua epizodo de la Irlanda Milito de Sendependo.